Kontraux ekonomia Krizo: Loka Mono

━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━
Vatto
Mono por Intersxangxo en Loka Komunumo
Kiel uzi?
━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━
Kio estas “mono”?
Mono, per kiu ni faras aĉeton en vendejoj, estas peranto de nia interŝanĝo. Estas facile komprenebla fakto, ke interŝanĝo pere de mono multe pli oportunas ol rekta interŝanĝo de varo al varo. Ni ne bezonas porti al bazaro korvon da fiŝoj por akiri rafanojn; nek sakon da karotoj por aĉeti kilogramojn da viando.
[mono.tif]
Per la uzo de mon-bileto (presita paperfolio) kaj monero (ronda metalpeco), kiel atestiloj de nia komercado, ni liberiĝis de ĉiufoja portado de pezaj aĵoj. Per mono, kiun mi akiris de s-ro A interŝanĝe kun fiŝoj, mi povas aĉeti freŝan legomon de s-ino B. Tiamaniere, ne nur inter du homoj, sed ebliĝas ankaŭ interŝanĝo inter pluraj homoj. Krudan fiŝon kaj freŝan legomon ni ne povas konservi longe, sed monon ni povas ŝpari por la neceso en estonteco. Se oni havas inter-konsenton, oni povas kolekti monon, kaj per la sumo konstrui ponton, vojon, kunvenejon kaj tiajn sociajn necesaĵojn, kiujn efektivigi ne eblas al unuopulo. Ricevi monon de iu homo signifas, ke ni fidas kaj akceptas lin en nian komunumon. Oni diras, ke mono estis ŝtonero aŭ konkaĵo en antikva tempo. Ĉiuokaze mi kredas, ke “mono” estas genia eltrovaĵo aŭ inventaĵo de la homaro, same kiel “lingvo” kaj “fajro.”
Sed, atendu momenton...
Mono, mono, mono... Ĉu vi ne sentas, ke tiu ĉi oportuna ilo tamen nun tirane regas nin? Ĉu estas nur mi sola, kiu sentas ke homo estas nun sklave manipulata de mono? Mi supozas, ke ankaŭ vi, kiu nun legas tiun ĉi faldfolion, estas iam trumentita aŭ nun trumentata de mono. Se ne, vi jam ne bezonas legi plu.
Duoblon, eĉ trioblon de la sumo ni devas redoni al la banko, se ni pruntas monon kun alta kunmetita interezo, por konstrui loĝ-domon. En Japanio eĉ troviĝas homoj, kiuj mortigas sin, por eviti la interezan inferon, kiu senĉese pelas ilin al maltrankvilo, ĉagreno kaj timo. Iu greka filozofo diris; “Ŝanĝiĝas ĉio en la universo.” Vere, ĉio maljuniĝas, perdiĝas, kadukiĝas, putriĝas, kaj difektiĝas. La domo nove konstruita fariĝos kaduka domaĉo post kelkdekoj da jaroj. Kial tamen la interezo de la pruntita mono kreskas senĉese kaj senfine, kiel kancer-ĉeloj multobligas sin?
Mi kredas ke la celo de homa ekonomia agado estas feliĉo por ĉiuj. Sed nun homoj estas traktataj kiel materialoj similaj al nafto, fero, aluminio ktp. Kiam ni maljuniĝas, kaj kiam la industrio juĝas nin superfluaj, ni estas facile forĵetitaj kiel ne-necesaj ruboj. Daŭre turmentas nin la timo, ĉu la kompanio maldungos nin, kaj ĉu ni perdos la enspezon.
La bankoj prunteprenas monon de ni kun minimuma interezo, kaj pruntedonas al ni kun maksimuma interezo. Droni en troa ŝuldo, bankroti, forfuĝi kaj fariĝi senhejmulo jam estas oftaj fenomenoj en nuna Japanio. Intereza sistemo grasigas homojn jam sufiĉe riĉajn; forprenas la lastan moneron de malriĉuloj, kaj tiel la valo inter la du grupoj riĉa kaj malriĉa multe pli vastiĝas kaj profundiĝas. Japana proverbo diras; “Mono rondoiras de poŝo al poŝo.” Sed ĝi ne rondoiras; ĝi evitas la poŝon de malriĉuloj, kaj amase koncentriĝas en la poŝon de riĉuloj, kaj tiel tagon post tago kreskas granda malegaleco.
La kolosa monsumo, kolektita pere de bankoj kaj poŝtaj ŝpar-kontoj, estas uzata por konstrui atom-centralon, aer-havenon, digon ktp, kiuj estas ne necesaj; kiuj eĉ detruas nian naturan medion. Akcentindas eĉ pli, ke la sumo estas ankaŭ uzata por inventi terurajn armilojn, kiuj kapablas mortigi amasegon da homoj en unu spiro da tempo; kaj por provizi armeon per primitivaj tamen kruelaj armiloj, kiel minojn, kuglojn ktp... Nenio estas pli granda medi-detruado ol milito. Registoj kolektas monon el nia poŝo; aĉetas pafilojn per ĝi; trude trenas nin al batalkampo; kaj devigas nin mortigi homon per la pafiloj! En la nomo de ODA, riĉaj ŝtatoj pruntedonas monon kun interezo al progresantaj ŝtatoj. Sed tre dubinde estas, ĉu la pruntita mono vere estas uzata por la bono de la loĝantaro en la koncernaj ŝtatoj? Ĉu ĝi ne iras nur en la poŝon de la politikistoj kaj potenculoj?
Komerci monon per mono por gajni aĝion profitante kurzan malstabilecon; aĉeti kaj vendi akciojn cele al tuja profito; nominale komerci grajnon aŭ kafo-fabon ankoraŭ ne rikoltitajn. Tiuj falsaj, iluziaj kaj surpaperaj ekonomiaj agadoj konfuzas kaj eĉ difektas nian ĉiutagan realan ekonomion.
Iu greka filozofo diris, “Homo estas mezurilo por ĉio.” Sed nun, ŝajne ĉies mezurilo estas “mono.” Oni mezuras la valoron de homo per la sumo de lia salajro. Krome, homoj, kies laboro estas akcesora, ne nepra, ekzemple profesiaj sportistoj kaj furoraj kantistoj ktp, gajnas miloble pli grandan sumon ol farmistoj, fiŝkaptistoj kaj industriaj laboristoj, purigistoj, sen kies laboro nia socio neniam funkcias. Kia stranga inversiĝo!
Mono putrigas homan interrilaton. Ĝi malebliga al ni juĝi agon de najbaroj, ĉu sincera aŭ profit-cela. Verŝajne la gaja salut-vorto de la vendistino en magazeno estas adresita ne al vi, sed al via monujo. Por enmanigi bagatelan sumon, homo prirabas homon; homo fraŭdas homon; homo eĉ ĉasas homon... Kia malfeliĉo, ke ni ne povas fidi homon, kiu apartenas al la sama specio! Nian vivon ebligas akvo, aero, sun-radioj, tero, plantoj, bestoj, kaj precipe homoj! Nun tamen regas nin la iluzio, ke ĉion ebligas mono...
Malegaleco naskas diskriminacion, kaj diskriminacio estigas malpacon, kaj malpaco rezultigas militon. Ĉu la kreskanta ekonomia malegaleco inter la ŝtatoj nordaj kaj sudaj kondukos nin al la tria mondo-milito, mi timas. Nove eltrovita moderna tekniko, kiu ŝajne garantias al ni rozkoloran estontecon, tamen nepre estas utiligata kiel nova turmentilo al malriĉaj homoj.
Mono estas nur paper-folio aŭ metal-peco, kiu ne uzeblas kiel slipo nek kiel pez-ŝtono. Ĝi estas eĉ vico da ciferoj sur bankkajero, aŭ sur komputila ekrano. Mono, kiu esas ilo elpensita de homo, nun staras alte super homo. Ĝi sklavigas kaj ekspluatas homon; kondutas kvazaŭ Dio en la moderna erao.
Ĉu ni ne povas krei novan monon; kiun ni povas regi; kiu estas ilo por nia ĉiutaga reala ekonomio; kiu estas simpla peranto de nia interŝanĝo? Ĉu ni ne povas denove havi monon, kiu kamaradece ligas homojn kaj ampleksigas reciprokan fidon inter ni? Ĉu ni ne povas reakiri monon, kiu normaligas nian renversitan mondo-koncepton?
Loka Mono
estas unu el la provoj por solvi la problemojn. Ĝi estas nun praktikata en diversaj mondo-partoj, laŭ diversaj konceptoj, en diversaj formatoj.
Vatto-sistemo1
estas unu el la lokaj monoj naskitaj en Japanio. “Vatto-sistemo” estas facile enkondukebla. Por utiligi la sistemon vi ne bezonas registri vin en iun organizon. Vi bezonas nur amikojn, kiuj akceptas “ŝuld-atestilo-n” de vatto, kies specimenon vi trovas sur la dorso de tiu ĉi faldfolio.
Supozu, ke vi nun volas aĉeti de s-ro A akvomelonon, kiu kostas 10 eŭrojn, kaj ke vi volas pagi la koston parte per ŝuld-atestilo de vatto (mallonge: “vatto-atestilo,” aŭ “vatto”)
La unua paÙo: Vi devas certigi, ĉu s-ro A akceptos vatto-atestilon aŭ ne. Kompreneble, vi ne povas uzi vatton kiel pagilon, se s-ro A rifuzis. Supozu, ke s-ro A konsentis akcepti vian vatton.
■Homo, kiu akceptas aŭ uzas vatto-atestilon, estas “membro de vatto-amikaro.” Sed la membreco ne postulas de vi registr-iĝi en iu organizo, nek pagi kotizon.
■Trovi membrojn de “vatto-amikaro” en via proksimo estas tre malfacile, almenaŭ en la nuna momento. Do, vi kreu membrojn de vatto-amikaro en via amika rondo.
■Se vi havas komputilon, kaj ĝi estas ligita al Interreto, vizitu la paĝon: http://www.watsystems.net/. Tie vi torvos koncizan klarigon de vatto-sistemo en la angla kaj germana lingvoj. Japanlingvanoj ĝuos pli ampleksan klarigon pri la sistemo en la paĝo.
La dua paÙo: Demandu s-ron A, kiom da procentoj de la pago li akceptos per vatto-atestilo. Supozu, ke S-ro A akceptos 20 procentojn. Do vi preparu 80 procentojn per nacia mono, ekzemple per eŭro, dolaro aŭ eno; kaj 20 procentojn per vatto.
■Por kulturi la akvomelonon s-ro A aĉetis semojn, sterkon kaj aliajn agrikulturajn materialojn per nacia mono. Tial vi ne rajtas peti S-ron A akcepti vattojn cent-procente. La akceptita proporcio de 20 procentoj estas sufiĉe granda, do ni povas diri, ke s-ro A estas tre malavara homo.
■La valoro de “unu vatto” samas al la kosto por produkti unu vatton da elektra energio per ventumiloj aŭ aliaj metodoj, kiuj ne tre difektas la medion. “Vatto” havas nenian rilaton kun naciaj mon-unuoj “eŭro”, nek “dolaro”, nek “eno.” Sed laŭ la nuna kalkulo, la valoro de 10 vattoj proksimume similas al la salajro por unu-hora laborado.
■Por aĉeti la akvomelonon de nia bonkora vatto-amiko s-ro A, vi praparos 8 eŭrojn kaj 2 vattojn.
La tria paÙo: Ĉiuj ŝuld-atestiloj de vatto apartenas al unu el la du kategorioj: (1) nove kreita vatto, kiun vi mem naskas en la mondon; (2) rondoiranta vatto, kiun vi ricevis de alia membro de vatto-amikaro. Certigu, kiom da procentoj da nove kreita vatto s-ro A akceptos. Supozu, ke s-ro A akceptos 50 procentojn de la vattoj per nove kreita ŝuld-atestilo. Do vi preparos 1 rondoirantan vatton kaj 1 nove kreitan vatton.
■Se vi ne posedas rondoirantan vatton, bedaŭrinde tiu ĉi negoco devas esti nuligita. La rondoiranta vatto en via mano garantias, ke vi jam faris komercon per vatto antaŭ tiu ĉi negoco, kaj ke vi estas fidinda membro de vatto-amikaro.
■Se vi tamen volas uzi vatton, provu proponi al s-ro A, ke vi pagu 90 procentojn per nacia mono, kaj 10 procentojn per nove kreita vatto-atestilo.
La kvara paÙo: Skribu informojn per malgrandaj literoj en la suba rektangulo de rondoiranta vatto-atestilo: Jaro, monato, tago; vian nomon al: de (paginto); la nomon de s-ro A al: al (ricevinto). Ŝparu la spacon por plua rondoirado de la atestilo.
■Via vatto-atestilo iras al s-ro A; kaj de s-ro A al s-ino B; de s-ino B al doktoro C... Tiamaniere klare restas la spuro, sur kiu la atestilo rondoiris de amiko al amiko.
La kvina paÙo: Pretigu nove kreitan vatto-atestilon. Fotokopiu la ŝuld-atestilon sur la dorsa flanko de tiu ĉi faldfolio, kaj eltondu. Skribu grandan ciferon “1” en la rektangulo de “Vatto(j).” Skribu la nomon de s-ro A al: (A) al:, la vian al: (B) de:, kaj skribu hodiaŭan daton al: jaro/monato/dato. Ne forgesu subskribi. Notu la samon ankaŭ sur la talonon, kiu troviĝas en la maldekstra parto de la atestilo. Tondu kaj konservu ĝin ĉe vi. Jen vi naskis novan kaj veran vatto-atestilon!
■Ĉiu ajn rajtas krei novan ŝuld-atestilon de vatto. La sumo de kreita vatto estas via ŝuldo, kiun vi devas iam nuligi. Sed ne tro timu, ĉar vatto ne grandiĝos per interezo; ĝi restos sama en la grandeco, kiun vi naskis. Ĝi ne havas limdaton por repago. Vi povos iam nuligi la ŝuldon al vatto-amikaro, per via servo kaj varo, kiujn vi ofertos.
■Mi kredas, ke vi havas brilan talenton, per kiu vi povas fari viajn najbarojn feliĉaj. Fidu kaj respektu vin, kiu estas unu sola estaĵo en la tuta universo. Trovu vian kaŝitan talenton en via intero, kaj utiligu ĝin por viaj vatto-amikoj. Ekzemple, vi povus proponi helpon al s-ro C, kiu natur-maniere agrikulturas sen kemia sterko, sen veneno al insektoj. Vi povus reklami per via buŝo la bonkvalitan kukurbon, kiun s-ino F kulturas. S-ro C kaj s-ino F pagus al vi vatton por tiu servo. Ilojn, kiuj longe dormas en via stokejo, vi povas vendi per vatto al s-ro X, kiu nun preparas formi familion.
■La nove naskita vatto-atestilo iros al s-ro A; de s-ro A al s-ino B; de s-ino B al doktoro C, kaj fine iam ĝi revenos en vian manon. Kiam la vatto-atestilo atingos vin post la ronda vojaĝo, tiam ĝi fariĝos senvalida kaj nuliĝos kun via ŝuldo. Multe pli humanece, ol naciaj mon-unuoj, kiuj groteske kreskas dum ili iras de mano al mano!
La sesa paÙo: Al s-ro A vi pagos 8 eŭrojn, 1 rondoirantan vaton, kaj 1 nove naskitan vatton. Kaj vi kun danko ricevos la akvo-melonon de s-ro A.
■Kiam vi ricevos vatton kontraŭ via varo aŭ servo, metu vin en la starpunkton de s-ro A en tiu ĉi klarigo.
 Fotokopiu, kaj eltondu. Skribu necesajn informojn. Vi povas uzi ĝin kiel veran “vatto-atestilon.” Legu la klarigon de tiu ĉi faldfolio. Sur la dorsa blanka parto de la atestilo vi povas skribi varojn kaj servojn, kiujn vi povas oferti al la membroj de “vatto-amikaro .”




















Tiu ĉi faldfolio estas farita de Esperanto-Societo en Numazu. La Societo akceptas vatto-atestilon kiel parton de la kotizo por la Korespodaj Kursoj por japan-lingvanoj. Por havi detalan informon turnu vin al:
Esperanto-Societo en Numazu
Okaisiki 501, Numazu, 410-0012, Japanio
tel/fakso:+81-55-922-3783; ret-adreso: esperanto@thn.ne.jp;
por japanlingvanoj: http://www2.tokai.or.jp/esperanto/
(versio: 1.4, okt. 01. 2008)

      • -

1 “Vatto-sistemo” estas iniciatita de japana ekonomikisto s-ro MORINO Eiiĉi

パスポルタセルヴォ2010年版

【国際民宿網/宿泊提供者リスト】 パスポルタ・セルヴォの宿泊提供者リスト+利用案内書の2010年版が発行されました。91ヵ国842都市に,計1450人の宿泊提供者がいます。このリストを購入すれば(そしてエスペラントが話せれば)各提供者の条件(喫煙者不可など)に従って無料で宿泊の提供を受けることができます。(実経費や食事代が必要な場合もあります)たった1300円。関西エスペラント連盟が通信販売しています。関西エスペラント連盟の連絡先は次のページに:http://kleg.jp/

raporteto: festo protesta kontraux militarismo

E-Societo en Numazu havis budon en Festo Protesta kontraux Militarimo, kiu okazis en Jocuja, Tokio, en la 29a de nov. Helpis la budon s-ino Isxikawa Cxieko kaj s-ro Nakai Cuneo. Dankojn.
Forflugis preskaux duono de la flug-folioj pri E-o, loka mono, kontraux militarismo, preparitaj de nia societo. Kaj cxiuj ekzempleroj de la brosxuretoj kaj informiloj portitaj de s-ro Nakai iris en posxojn de partoprenantoj. La festo ne estis grandskala, sed mi povis renkonti kelkajn, kiuj lernis/as (kaj espereble lernos) la lingvon. La lasta kaj la plej granda programero de la festo estis manifestacio. Mi, al kiu kutime mankas korpa ekzerco kaj promenado, marsxis kun verda flageto de E-o, sur stratoj en la homplena dimancxa urbo Sinjxuku.

Esperanto-Societo en Numazu
410-0012 Okaisiki 501, Numazu-si
esperanto@thn.ne.jp
http://www2.tokai.or.jp/esperanto/